Rekte al la artikolo

Forestis universitatanoj

<<  [980]  >>

Nepras danki al esperantistoj el nordokcidenta Anglujo kaj el norda Kimrujo, kaj el Merseyside mem, kiuj veturis al Liverpolo fine de oktobro por ĉeesti prelegon aŭspiciatan de la Buchanan-fonduso ĉe la tiea universitato.

Dankindas, ĉar, se ili ne estus venintaj, sidus nur unusola neesperantista membro de la Universitato de Liverpolo por aŭskulti prelegon pri iama profesoro pri la germana, kaj lekciisto pri Esperanto, nome William E. Collinson.

Collinson, kiel informis d-ro Angela Tellier, prelegante pri siaj esploroj pri la pionira inter­lingvisto, konatiĝis kun Esperanto jam kiel lernejano en Londono. La lingvon li flankenmetis por koncentriĝi ĉefe pri la germana, kiun li studis antaŭ la unua mondomilito en Germanujo, kaj ankaŭ por studi aliajn lingvojn.

Havante nur 25 jarojn, li fariĝis profesoro pri germana filologio en Liverpolo, antaŭ ol militservi. Li reprenis sian intereson pri Esperanto pro hazarda renkontiĝo ĉe la universitato en 1918 kun J. D. Applebaum, aŭtoro, tradukanto kaj aktivulo en la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio. Poste, danke al la Buchanan-testamento al la universitato en 1930, Collinson fariĝis lekciisto pri Esperanto.

Collinson emeritiĝis en 1954 kaj mortis en 1969. Lia libro, La homa lingvo, publikigita en 1927, restas, laŭ d-ro Tellier, ankoraŭ leginda, ofertanta solidan enkondukon en interlingvistikon.

La Buchanan-prelego, okazinta fine de oktobro, kaj jam la kvara tia aŭtuna evento ĉe la universitato, servis kiel reklamo por la tiel nomata “majstroklaso” en Liverpolo – tri tagoj da prelegoj pri kaj en Esperanto tuj antaŭ la semajnfina brita kongreso (16-a ĝis 18-a de marto; kongreso: 18-a ĝis 20-a).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2016.

<<  [980]  >>