Rekte al la artikolo

Ora epoko, ora prelego

<<  [980]  >>

Tim Owen

Atingis nin en oktobro la bela sed surpriza novaĵo, ke en novembro en Londono starigos Japan Society publikan prelegon pri Esperanto, sub titolo “Rebildigante la pozicion de Japanujo sur la monda scenejo en la frua 20-a jarcento”. Ĉar mi profunde interesiĝas pri la unuaj 50 jaroj de la Esperanto-movado, sed aŭdinte kaj sciante nenion pri Japanujo, mi taksis la eventon partopreninda. Ke ĝi estis senpaga, faciligis la decidon vojaĝi al Londono. Mi ĝin ne bedaŭras.

La prelegon prezentis d-ro Ian Rapley de la Universitato de Kardifo, fakulo pri moderna orient-azia historio. Li lernis la bazojn de Esperanto kaj komunikis kun esperantistoj en Japanujo. Tamen rapide sin montris al li la realo, ke lia jama altnivela japana lingvo pli facilis por komuniki kun ili. Sed li metis sin almenaŭ en pozicion uzi kaj koni Esperanton.

Tiu lasta punkto utilis, ĉar li mem tute taŭge prelegis pri Esper­anto al la ĉeestantaro. Plurfoje li klare substrekis, ke la rolo de Esperanto ne estas anstataŭi aliulajn lingvojn, sed fariĝi ilo por homoj, kiuj ne jam dividas komunan lingvon. Bonega komenco!

Bildo

Li rapide kondukis nin tra prezentado de la pioniroj de la Esperanto-movado japana. Ni aŭdis, ekzemple, pri diplomato, kiu ne vere kapablis partopreni en ĉirkaŭ­tablaj diskutoj. Kvankam tiu lernadis la anglan aŭ la francan, la lingva distanco tiel vastis, ke malgraŭ plej diligenta strebado li simple ne povis konkurenci kun denaskuloj. La diplomato fariĝis do fervora subtenanto de Esperanto. Jen al mi novaĵo.

D-ro Rapley montris per fotoj kaj anekdotoj, ke la plej pinta periodo estis la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, koincide ankaŭ “ora epoko”, laŭ kelkaj historiistoj de Esperanto en Eŭropo. Uzadis Esperanton en Japanujo anarkiistoj kaj socialistoj, lernejanoj, sciencistoj, inĝenieroj kaj doktoroj. Vizitis Japanujon fremduloj, kiuj parolis la lingvon kaj, male, japanoj eksterlandiĝis per ĝi.

Post la prezentado Terry Page kaj mi dividis la opinion, ke la evento certe ĉeestindis. Eĉ Terry, multe pli sperta ol mi, multon lernis. Jen bela surprizo … kiel ankaŭ, almenaŭ al mi, la informoj, ke Esperanto en Japanujo daŭre floras.

Mia lastatempa esplorado montras, ke la japanan Esperanto-kongreson en 2012 partoprenis 356 homoj, 719 en 2013, kaj 407 en 2015. Ĉu ni iam atingis tiajn ciferojn dum la tuta historio de Esperanto en Britujo?

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2016.

<<  [980]  >>