Rekte al la artikolo

Brian O'Sullivan

<<  [980]  >>

Muriel Shackleton

Bildo

Brian O’Sullivan, fotita dum la lingva festivalo en Sheffield en 2011, kiun li kunorganizis.

(Pli granda bildo)

Mi unue vidis Brian O’Sullivan, kiam li prezidis kongresan komitaton en Sheffield, ĉe Ranmoor House, eble en 1967.

Dum jaroj li prezidis la jorkŝiran federacion kaj dum kelkaj jaroj li redaktis nian bultenon, La Blanka Rozo. Antaŭe la bulteno estis multobligita per ŝablono. Brian tute alie faris ĝin, sur unu granda folio, kiel ĵurnalpaĝo kaj kun koloro.

Brian deĵoris dum britaj kongresoj en Sheffield kaj ankaŭ en Scarborough en 2006. Laŭ mi lia plej grava laboro estis kiel ano de la organiza komitato de studentoj ĉe la Universitato de Sheffield, kiuj prezentis lingvan festivalon en 2011. Jam maljuna, Brian ne nur ĉeestis komitat­kunsidon sed ankaŭ, kune kun Gillian Cartledge, deĵoris ankaŭ tutan semajnfinon. Tiel Esperanto enkondukiĝis ĉe la festivalo, kaj ankoraŭ restas.

Brian restos en mia memoro kiel bonkora kaj amikema samideano. Multaj sentos lian mankon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2016.

<<  [980]  >>