Rekte al la artikolo

Vere regi Esperanton

<<  [981]  >>

Cherrelle Smith

Bildo

Cilla Black, alinome Elizabeth Stanley. Fotis Vilĉjo Walker.

(Pli granda bildo)

Danke al NoJEF, la 18-an de marto mi trajnvojaĝis al Liverpolo por ĉeesti la Britan Kongreson de Esperanto 2016.

Mi volis tien iri precipe por renkonti aliajn esperantistojn kaj ekparoli kun ili. Kiel lingvostudema homo mi tute komprenas, ke oni bezonas multe paroli lingvon por plibonigi sian regon de ĝi. Pro tio, kiam mi eksciis pri la evento, mi tute ne volis perdi la okazon vere uzi la internacian lingvon kun aliaj parolantoj.

Bildo

Guilherme Fians, studento ĉe Manĉestro, prezentis sian hejmlandon, Brazilon.

(Pli granda bildo)

Krom perdiĝi en la urbo de Liverpolo ĉiufoje, kiam mi estis sola, mi tre ĝuis la sperton ĉeesti la kongreson. Dum la tuta semajnfino, spekteblis multe da prelegoj pri diversaj temoj en la kongresejo, kaj estis tre interese aŭskulti ilin kaj lerni pri malkomunaj temoj per Esperanto. Mi aparte ŝatis la prezenton pri la skaŭsa, la loka dialekto de Liverpolo, ĉar la prezentanto John Wells lernigis al mi multe da esperantaj vortoj rilataj al lingvistiko, temo, kiu tre interesas min. Mi ankaŭ ĝuis aŭskulti la prelegon de Heleno Fantom pri la infanoj en Esperantujo, ĉar ŝi bele montris, kiel familio povas vivi per ĉi tiu planlingvo.

Bildo

Peter Bolwell kantas sian tradukon de Come Together. Fotis Vilĉjo Walker.

(Pli granda bildo)

Aparte de la prelegoj estis ankaŭ kvizeto, kiu temis pri Liverpolo kaj the Beatles, kiu mal­fermis la kongreson; komedia kvizo, kiu tre amuzis min kaj klare montris al ni komencantoj, kiel oni povas vere regi Esperanton; kaj eĉ kanzona konkurso, dum kiu diversaj homoj kantis esperant­igitajn Beatles-kanzonojn kaj ni spektis la reaperon de “Cilla Nigra”, alinome Elizabeth Stanley. 8-jaraĝa Maggie Payne estis la ĉefa juĝisto kaj trafe decidis elekti du gajnintojn: Peter Bolwell pro sia Venu Kune, kaj Elizabeth Stanley.

Bildo

Tepaŭzo. Fotis Vilĉjo Walker.

(Pli granda bildo)

Kion mi aparte ĝuis estis renkonti aliajn komencantojn, kun kiuj mi povis ĝui la eventon. Fakte, la ĉeesto de tiom da novaj esperantistoj en tiu ĉi kongreso surprizis min, sed mi aparte rimarkis, ke tiu montris ankaŭ, ke ekzistas junuloj, kiuj ankoraŭ volas lerni la internacian lingvon, kaj tiu ĉi fakto vere feliĉigis min.

Mi esperas povi ĉeesti pli da similaj esperantaj eventoj estontece, por spekti la kreskigadon de la lingvo kaj reveni al Esperantujo.

Cherrelle Smith estas 25-jaraĝa kaj studis la hispanan kaj la italan ĉe universitato. Ŝi komencis lerni Esperanton per Duolingo, Lernu! kaj YouTube, kaj en 2015 unuafoje renkontis esperantistojn, ĉe aranĝo en Jorkŝiro. Ŝi plibonigis sian Esperanto-kapablon per iTalki, kaj renkontis en lingvolernada forumo Clare Hunter, kiu invitis ŝin al Liverpolo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.

<<  [981]  >>