Rekte al la artikolo

Paul Gubbins: 1949–2016

<<  [981]  >>

Tim Owen

La 6-an de aŭgusto 2016, neatendite dum li dormis, forpasis Paul Gubbins en la aĝo de 66 jaroj. Li estis talentoriĉa verkisto, ĉefredaktoro de Monato, membro de la Akademio de Esperanto, kaj prezidinto de la Esperanto-Asocio de Britio.

Bildo

Tre kontenta ĉe statuo de E.T.A. Hoffmann.

(Pli granda bildo)

Paul Phillip Gubbins naskiĝis la 8-an de novembro 1949 en Southport, nordokcidenta Anglio, la sola infano de Ron kaj Nelta Gubbins. Li edukiĝis ĉe la Universitato de Manchester, kie li studis lingvojn, precipe la germanan. En 1977 li ekstudis ĉe Queen’s University, Kanado, kie li la postan jaron doktoriĝis kun disertacio pri la 19a-jarcenta germana verkisto E.T.A. Hoffmann.

Li renkontis Anne Duffell en 1976, kiam ŝi estis en amrilato kun lia amiko, Robert. Post la finiĝo de la amrilato, Anne kaj Paul restis en kontakto. En 1977 Anne flugis al Kanado por pasigi tempon kun Paul, dum li studis tie, kaj je la 7-a vespere de la antaŭtago de la nova jaro, li surgenuiĝis por proponi geedziĝon. Li poste klarigis, ke la horon li intence elektis, ĉar en la hejmlando ĝuste tiam novjariĝis. La paro geedziĝis en 1978 kaj transloĝiĝis al Leek, Staffordshire, ĉar Paul ekhavis laborpostenon en Buxton, instruante la germanan en lernejo.

Aperis en 1980 la unua infano, Richard George. Lin sekvis en 1982 Jill Nelta. Ambaŭ infanoj ŝuldas siajn nomojn al operoj de Gilbert kaj Sullivan – Paul estis dumvive ŝatanto kaj promesigis Anne, ke la eventualaj infanoj nomiĝos laŭ roluloj en la verkoj. Kun Jill li ĉeestis ĉiun ĉiujaran festivalon de Gilbert kaj Sullivan – la duopo patra–filina intencis partopreni la ĉi-jaran por konservi la tradicion.

Profesie li laboris kiel lingvo-instruisto (en lernejo en Buxton kaj poste ĉe la Universitato de Salford), ĵurnalisto, kaj lektoro pri ĵurnalismo ĉe Staffordshire University ekde 2005 ĝis somero 2016.

Paul esperantistiĝis en 1984, jam plenkreskulo. Li ofte esprimis bedaŭron, ke li ne havis la okazon sperti la junulan vivon esperant­ujan. Tiel li estis tre kontenta, kiam Jill propra­iniciate interesiĝis pri la aventuroj de la patro en foraj landoj, kaj decidis eklerni Esperanton por povi kun li vojaĝi al kongresoj. Ili kune vojaĝis al infankongresetoj en Tampere (1995) kaj Prago (1996), kaj al la plenaj Universalaj Kongresoj en Montpeliero (1998), Berlino (1999), Zagrebo (2001), Pekino (2004), Florenco (2006), Jokohamo (2007), kaj Roterdamo (2008). Paul, kompreneble, ĉeestis plurajn aliajn senfiline.

Ne longe post sia esperantistiĝo Paul komencis verki, kio fariĝis poste vivdaŭra okupiĝo. Li verkis teatraĵojn (ekzemple, la vidbendserion Pasporto al la tuta mondo) kaj lernolibrojn, inkluzive de Kunvojaĝu!, pro kiu li ricevis la premion OSIEK. Premiojn Liro li ricevis en 2002 pro la rakonto Finsezone, kaj en 2005 pro Amikaro. Plurfoje li premiiĝis en la belartaj konkursoj de UEA, ne nur en la branĉo teatro, sed ankaŭ pro siaj kontribuaĵoj vidbendaj kaj prozaj. En la branĉo teatro li estis ĝismorte unu el la juĝantoj.

Sian kernan kontribuon li faris en 2012, per la publikigo de la antologio Star in a Night Sky. Per tiu anglalingva libro li prezentis la esperantan kulturan hered­aĵon al la ĝenerala publiko. La eldonejo Francis Boutle kontaktis lin por esplori pri la eblo aldoni libron pri Esperanto al sia serio Lesser Used Languages in Europe, kaj Paul tuj “faligis ĉion” (t.e. flankenmetis la aliajn verkataĵojn) por kompili kaj aranĝi tiun sian majstroverkon. En ĝi li elektis poemojn, prozon, eĉ traktaton kaj recepton, kaj prezentis ilin kun tradukoj en la angla (fare de pluraj helpemaj kontribuintoj) kaj redaktoraj komentoj por prezenti la verkojn kaj tiel Esperanton mem.

Paul ekkontribuis al Monato jam en 1986, kaj ekrespondecis pri pluraj ĝiaj rubrikoj en la sekvaj jaroj, inkluzive de moderna vivo (ekde 1992) kaj politiko (ekde 1993). En 2011 li atingis la postenon ĉefredaktoro, post la emeritiĝo de Stefan Maul.

La kontribuoj de Paul al Esperanto ne limiĝis al perplumaĵoj. En la klaŝĉambro li instruadis – ekde 1993 li gvidis la ĉiujaran kvintagan Somerlernejon de EAB, kiun starigis jam en 1961 lia plej amata esperantistino, Marjorie Boulton. Tiaĵojn li ne ebligis nur por siaj samlandanoj – li instruis plurfoje ĉe NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro, unuafoje en 2003, kaj okazigis staĝojn pri Esperanto-teatraĵoj en Kvinpetalo dufoje.

Dum jardekoj Paul estis lojala membro de la Universala Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Asocio de Britio. Por tiu lasta li transprenis en 2001 la redaktoran postenon de La Brita Esperantisto de la malsana William Auld, kiu antaŭe la postenon dum kvarona jarcento okupadis. Li celis faciligi la studadon pri Esperanto en Britio al estontecaj historiistoj, kaj tiel starigis la rubrikon Kiu kiuas … en la brita Esperanto-movado? kaj aldonis biografietajn notojn al ĉiu artikolo.

Sian lastan eldonon li redaktis en printempo 2016, decidinte transdoni la respondecon en novajn manojn. Dum kelkaj jaroj li ne aparte ŝatis la laboron – li taksis ĝin “sendanka laboro” kaj havis la senton post esplora demandado ĉe federacia kunveno, ke homoj ne legas ĝin. Kontribuoj alihomaj estis magraj, venintaj kutime nur el manpleno da fidelaj kolegoj, tiel ke li devis en unu numero verki mem – ĉu vernome, ĉu kaŝnome, ĉu sennome – 31 paĝojn el la 37-paĝa enhavo. En sia unua kuratora kunveno en 2013 li eĉ proponis eldoni nur unu numeron jare anstataŭ la ĝistiamajn du – li estis multe tro okupata por tiel daŭrigi, aparte pro la peza ŝarĝo de dek-unu eldonoj de Monato ĉiun jaron.

Li fariĝis en majo 2013 prezidanto de la Esperanto-Asocio de Britio, iom malgraŭ sia unuamomenta malvolemo. Kiam John Wells enhospitaliĝis trafite de apopleksio en la strato kaj oni ne povis esti certa pri lia posta bonfarto, estis al Paul, kien oni sin turnis, kaze ke John decidos ne plu resti en la rolo. Paul unue sentis sin kontraŭa, citante aparte sian maltrankvilon, ke li estus tiel samtempe redaktoro kaj prezidanto. Sed ankaŭ en tiu respondo troviĝis esperigaj vortoj, ke li plue pripensos. Kaj iom post iom, li adaptiĝis al la ideo, ĝis finfine, post konfirmo de John Wells, ke li preferus ne kandidatiĝi denove, Paul elektiĝis. Pri la rolo li aparte fieris, kaj al postaj kuratoraj kunvenoj li kunportis rideton kaj trovis tempon por leĝeraĵoj inter la plej kutimaj kaj foje tedaj aferoj.

En 2007 Paul elektiĝis al la Akademio de Esperanto, kaj reelektiĝis en 2016. Li estis la direktoro de ĝia sekcio pri literaturo kaj laboris ankaŭ en la sekcioj konsultejo kaj kontrolado de lerniloj. Li intencis povi emeritiĝi kaj tuj poste dediĉi sin kun nova elano al la laboro pri la literatura sekcio. Li ankaŭ partoprenis en la reviziado de la ĉereta kurso Duolingo, do paŝon post paŝo pli adaptiĝis al la virtuala mondo, kiu estis por li ĝis antaŭ kelkaj jaroj nova tereno.

Malofte en la vivo oni renkontas homojn tiel babilemajn kiel Paul. Ĉiam en la plej flua lingvaĵo li parolis. Sed ne nur. En siaj freŝbakitaj tagoj li pasigis tempon kun eminentuloj de antaŭaj epokoj, ekzemple William Auld kaj Marjorie Boulton, kaj lernis de la majstroj. Kun ili tri li multe korespondadis letere dum pluraj jaroj.

Kun Bill Auld li pasigis tempon en tavernoj kaj ricevis la kuraĝigon, ke treege plaĉe estis por la spertulo povi paroli en Esperanto kun iu tiel kapabla. Kie Bill estis la onklo, fariĝis la onklino Marjorie. Ĝis sia morto Paul plurfoje en la jaro, foje kun amiko Graham Blakey, vojaĝis al Oxford por viziti Marjorie. Fiere kaj ame li parolis pri ŝi okaze de aranĝo por festi ŝian naŭdekan datrevenon. Kaj fiere ĉe la evento li staris, la tiama prezidanto de EAB apud la tri antaŭaj (en la foto).

Paul estis tre kontenta kun sia vivo. Kun kontenta mieno survizaĝe li lastatempe deklaris, antaŭ ne longe pasiginte tempon kun lernejaj amikoj, ke vere ili estas bonŝancaj esti naskiĝintaj tie kaj tiam. “Senpaga universitato, dumvivaj laborpostenoj, aĉeteblaj domoj …” Li tamen konstatis, ke ne ĉiuj homoj havas tiun bonŝancon. Tiel li estis dum kelkaj jaroj kuratoro de karitato, kiu konstruas humanismajn lernejojn en Ugando. Paul mem vizitis la landon por konstati, kiel fartas la projekton. Humanismo estis, kiel esperantismo, proksima al la koro. (Laŭlitere rilate Esperanton – li ĉiam portis sian verdan stelon sur la brusto.) Paul estis membro de la Brita Humanista Asocio kaj tute ne posedis religian fidon. Li estis politike maldekstrema, kaj kandidatiĝis por la Sociala-Demokrata Alianco en naciaj balotoj en 1983. Li ne venkis: Staffordshire Moorlands apartenas al la konservativa partio, sed li ricevis 12 000 voĉojn, nur 1 000 malpli ol la kandidato de la laborpartio. Li restis progresema, kaj la referenduma decido, ke Britio forlasu la Eŭropan Union, estis por li malĝojiga.

Adoris lin liaj “pacientoj” (lia etikedo por siaj studentoj, “ĉar mi operacias iliajn cerbojn”) ĝis la grado, ke pluraj el ili starigis paĝon ĉe Facebook dediĉitan al la “vivanta legendulo”. Aliaj, kompreneble, devis informi Paul pri ĝi, kaj en tiuj tagoj li havis neniun ideon pri tio, kio eĉ estas Facebook. Tio devis ŝanĝiĝi, kiam eldonisto petis lin starigi propran konton por varbi siajn verkojn. Kaj ĝin li poste ofte uzis, por dividi personajn pensojn, grumblojn pri misuzita anglalingvaĵo, kaj leterojn al la loka parlamentano.

Bildo

Paul kun Marjorie Boulton kaj Splodge.

(Pli granda bildo)

Paul estis ankaŭ talenta muzikisto. Li ludis klarneton, saksofonon, bekfluton kaj akordionon. Kaj foje li eĉ batis tamburon. Li ludis en pluraj grupoj, inkluzive de la ĵazgrupo Jazzworks. Popularan muzikon li tute ne ŝatis, kaj kredis, ke neniu muziko post la 1920-aj jaroj vere estis bona.

Paul pliaĝiĝadis sed plur­respekte ne tute plenkreskis. Kio plaĉis al la knabo, plaĉis daŭre al la grizbarbulo. Tiel lia pasio por fervojoj rezultigis ne nur lian iaman malaperon okaze de aranĝo ĉe Shallowford House – kiam grupo ekskursis en la kamparon kaj Paul ekvidis fervojon – sed ankaŭ la ĉeeston de granda modela fervojo en la ĝardeno, kaj unu pli grandioza en la subtegmento. Li eĉ starigis kun najbaro (plia Paul, sed pli alta, do “Paulus Maximus” kaj “Paulus Minimus”) retejon pri Mossley Light Railway (www.mossleylightrailway.co.uk) kaj aldonis videojn pri ĝi ĉe YouTube (www.youtube.com/user/doctorswazmack).

Simile rakonteblas pri la angla Laga Distrikto, kie li pasigis multe da tempo infanaĝe kaj tiom multe ĝuis adulte. Tutvive restis kun li la pasio, kiel ankaŭ por aŭtoj de la marko Mini. (Kompreneble la lasta ja estis verdkolora kaj havis grandan glumarkon “Esperanto” sur la malantaŭa vitro. Kiel li sukcesis transiĝi en ĝin kaj elen li ne povis klarigi.) Kaj katojn li amis. Ĉiam oni ricevis fotojn de Woody, Pepsi kaj Shirlie. Viskio ankaŭ donis al li plezuron – sed ĉi-foje ne temas pri io el la infanaj jaroj!

Bildo

Kun Marjorie Boulton dum la brita kongreso de 1989 en Stoke-on-Trent.

(Pli granda bildo)

Kiel infano antaŭ Kristnasko, foje li ne povis ĝisatendi. Tio montriĝis, ekzemple, kiam Jill fianĉiniĝis. Li tre bone sciis, ke ŝi ankoraŭ ne disdonis la informojn (ja tion agnoskante, kiam li mem faris la taskon per Facebook), sed ŝajne li aniĝis al la skolo “pli bone peti pardonon ol permeson”. Same kiam Jill estis graveda – eksciis tutunue ne la amikoj de la filino, sed tiuj de la patro!

Tia li estis ankaŭ tuj antaŭ la nasko, dirinte al la filino kaj edzino, ke li ne estas tute senzorga kaj devos okupiĝi pri aliaj aferoj. La tagon mem okazis kuratora kunveno de EAB kaj supozeble Paul gvidis la sesion. Komence ĉio iris glate. Sed posttagmeze li decidis, ke sendube salutos baldaŭ la novulo, kaj ĉiam refreŝigadis sian iPad por ekscii, ĉu estas jam novaĵoj. Ĉiun kvinan minuton interrompis la parolanton ies voĉo per “Sorry, chaps” kaj levo de la iPad, kvazaŭ ĝi kulpus.

Li estis la plej feliĉa viro en la mondo, kiam finfine alvenis la knabo – kiun Jill nomis, je grandega patra plezuro, Edward Paul Gubbins Mason. Altiĝis la plezuro kiam li unuafoje tenis la etulon … kiu tuj vomis sur la avon. Sed al Paul tio ne ĝenis, kaj li montris al la nepo la apudan fervojon kaj aŭdigis al li (fotite) la poemon de Stanley Holloway La Leono kaj Alberto kun la deziro, ke la nove naskiĝinta bebo aŭdu “veran poezion”! Dum personaj momentoj kun Edward, Paul babilis al la infano en Esperanto: “Birdo! Arbo! Ĉu vi vidas? La birdo estas en la arbo!” Li eĉ komencis rakonti historietojn al li en ilia sekreta lingvo.

Paul tamen dum jaroj suferis pro absoluta manko de libertempo; tiom da aktivaĵoj kaj devigoj li havis. Li plendis ofte dum almenaŭ du jaroj pri lacego. Dum kelkaj jaroj li provis maldungiĝi de la universitato, kiam pro financaj premoj oni devis malpliigi la nombron de dungitoj. Ĉiam li esperis, sed ĉiam rezultiĝis, ke la universitato preferis konservi la popularajn kaj kapablajn instruistojn, kaj li do ne sukcesis.

Monato donis al li grandan ŝarĝon, lia muziko regule postulis tempon, kaj li daŭre verkadis, unue du librojn en la angla (Laddies and Generalmen, kaj Westminster Blues), kaj lastatempe grandiozan kaj detalan historion pri la esperanta dramo. Pri tiu lasta li celis, ke ĝi estu lia pinta kontribuo super ĉio alia. Sed trovi la tempon profundiĝi en la taskon estis al li neeble. Li raportis bezoni “unu plian vintron” en la lastaj du jaroj. Je sia morto li atingis la jaron 1940, do restis daŭre antaŭ li la plejmulto, tamen. Kaj la plirangiĝo al avo donis al li plian premon, ĉar tiom li volis pasigi tempon kun Edward.

Tial li devis elpreni sin de ie, liberiĝi kaj havigi al si iom da libereco. Estis logike, ke el EAB li retiriĝu. Li ja estis la motoro de Monato, kaj estis la sola homo, kiu povus verki la pridraman verkegon. Sed el EAB estus tute bone, ĉar jam tio havis aliajn motorojn, kaj la perdo ne estus katastrofa, kiel por la aliaj projektoj. Tial li demisiis de siaj roloj en EAB, kvankam ne tute malaperante. Li estus instruinta ĉe la EAB-aranĝo Somerlernejo la semajnfinon post sia morto.

En somero 2016 li daŭre ne sukcesis aranĝi la sopiritan maldungon kun la universitato, do li mem faris la decidon emeritiĝi por pasigi pli da tempo kun Edward kaj dediĉi sin al la verkata libro. Tragike, li forpasis daŭre relative juna, ne longe antaŭ la planita lasta labortago.

Paul estis multflankulo. Esperantisto, kompreneble, kaj humanisto. Talenta verkisto. Babilema bonkorulo. Eŭropano, eĉ mondcivitano. Sindonema, eĉ tro. Nia amiko. Amata instruisto. Ĉefe li estis edzo, patro, kaj – plej nove – avo. Kaj, finfine, granda perdo.

Li elektis mem la vortojn por sia tomboŝtono. Demandite prie en intervjuo li respondis, ke li uzos vortojn diritajn de unu sia studento, kiam alia studento ne sciis, kiu estas tiu Gubbins, kies prelegon ili partoprenos: “Paul Gubbins – Esperantisto – La gajulo kun la barbo.”

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.

<<  [981]  >>