Rekte al la artikolo

Barlastono bonvenigas

<<  [981]  >>

Kelly Payne, Damon Lord

Dum pli ol 50 jaroj okazas somera kurso de EAB. Dum la unuaj 40 jaroj ĝi nomiĝis Somerlernejo: aranĝo, kiun starigis Marjorie Boulton kaj kiun poste gvidis Paul Gubbins.

Bildo

Mikaelo Sims, Malcolm Jones (apenaŭ videbla malantaŭ Mikaelo!), Kelly Payne, Stephen Picksley, Andy Pepperdine, Anthony Bodineau, Adam Hall, Damon Lord, Jack Edwards, Sam Poynter, Joan Butler, Jack Warren.

(Pli granda bildo)

Antaŭ jardeko la nomo ŝanĝiĝis al Somera Festivalo, sed ĝi restis tia, kia ĝi ĉiam estis; kvintaga tranokta kurso. Ĉi-jare io ŝanĝiĝis, pro plurjara falo en la partopren­antara cifero kaj do kosto al EAB, kiu devis garantii certan nombron de pagitoj. Unue ĝi moviĝis de kvin labortagoj ĝis semajnfino, de Shallowford House al Esperanto House, kaj de plurcentpunda por ĉiu persono al senpaga. Due, ni revenis al ĝia tradicia nomo.

La unuan novan Somerlernejon gastigis Barlastono la 13-an kaj 14-an de aŭgusto. Jack Warren gvidis la progresantojn.

Paul Gubbins, la plej avida subtenanto de la aranĝo, kiam li estis kuratoro kaj tiom antaŭĝuante la novan version, estintus la instruanto de la progresinta kurso. Malcolm Jones heroe voluntulis gvidi la grupon de Paŭlo en la tagoj tuj antaŭ ĝia okazo.

Somerlernejo estis sukcesa. Unue la nombro de partoprenantoj obliĝis, post la ses en 2015. Due, la plejmulto de la partoprenantoj en la progresanta grupo estis novuloj, kiuj alvenis gustuminte unue nian serion Lernu Plu. Vi legos apude raportojn verkitajn de du el la lernintoj, po unu por ĉiu grupo.

Dankon al Jack, Malcolm kaj Viv pro ties helpo, precipe en malfacila situacio post la morto de nia amiko, Paul.

Kelly Payne

Meze de aŭgusto mi ĉeestis la Somerlernejon 2016 ĉe Esperanto-Domo en Barlastono. Mi ekkomencis lerni Esperanton dum kristnasko – mi ŝategas kapti ĉiun okazon por ekzerci min. Mia kuraĝa edzo diris, ke li prizorgos miajn kvin infanojn, do mi ne hezitis aliĝi. Mi konis la vojon, ĉar mi ĉeestis Lernu Plu en aprilo, kaj post preskaŭ du horoj veturile, mi alvenis.

Mi aliĝis al la progresanta grupo, kun ses aliaj homoj. Jack Warren estis la instruisto, kaj liaj jaroj da sperto estis evidentaj. Utiligante multajn temojn, li gvidis nin tra amaso da vortoj kaj gramatikaj ekzercoj.

La lecionoj estis bonegaj, sed oni devas ne subtaksi la valoron ankaŭ de la kafpaŭzoj. Dum la kafpaŭzoj ni povis interparoli kune – ni ekkonis unu la alian kaj ankaŭ havis la ŝancon enmeti la frazojn, pri kiuj ĉiu komencanto sentas sin sekura. Ekzemple “Kiel vi nomiĝas?”, “De kie vi estas?” kaj “Kiel vi fartas?”.

Alia bonega aspekto de la semajnfino estis la libroaĉetejo! Iu ajn, kiu konas min, scias, ke, mi ŝategas aĉeti librojn. Kaj ĉi tie ĉe Esperanto-Domo mi trovis trezorejon! Ankaŭ ne forgesu la devigan komunan fotadon, apud la steloforma monumento.

Post tago plena je aktivaĵoj ni iris (kun la progresinta grupo) al la trinkejo Plume of Feathers (Plumtufo), por vespermanĝo. Tiu fakto ĝojigis mian filon, ĉar tie troviĝas “PokeStop” por la poŝtelefona ludo Pokémon GO. Sed mi trovis nur oftajn monstrojn.

Dum vespermanĝo la interparolado daŭris – Esperante kompreneble, sed kun nur sufiĉa kvanto de la angla por ebligi babiladon pli facilan (por ni komenc­antoj – precipe post biero aû vino!). La manĝo estis mirindega! Eble la plej granda miraklo estis la fakto, ke ni ĉiuj ricevis ĝuste niajn antaŭ­menditajn manĝojn. Dankon al Viv, kiu preparis liston anticipe, por savi nin el nia forgesemo. Kiam deserto estis servita, ni levis nian glasojn memore al Paul Gubbins. Kaj Malcolm rakontis pri sia amikeco.

Post nokto en diversaj lokoj, ni rekunvenis por la lecionoj de dimanĉa mateno. Estas kelkaj aferoj, kiujn oni ne povas lerni per nur libroj – kaj semajnfino ĉe Esperanto-Domo estas precize tio, kion ĉiu progresanta aŭ progresinta esperantisto bezonas. La eblo liberiĝi de la angla, kaj aŭdi nin uzi Esperanton estis emocia.

Kiam mi povos aliĝi plian fojon?

Damon Lord

Kvankam mi lernis Esperanton antaŭ ol dudek jaroj, ĝis nun mi fakte ne ofte ĉeestas renkontiĝojn. Pro tia preteratento, mi decidis iri al la ĉi-jara somerlernejo en Barlaston. Per tremantaj kruroj, mi alproksimiĝis al la domo. La ŝildo deklamis, ke mi atingis la ĝustan lokon: Esperanto House. Mian unuan fojon ĉe Barlaston, mi iom timis, ke mi ekdronos sub ondo de vortoj nekomprenataj.

Subite malfermis la pordon nia instruisto por la progresintaj studantoj, Malcolm Jones, kun gaja sunluma “Saluton!” Mi tuj eksciis, ke mi ne plu sentos teruron internan, sed anstataŭe ekkom­encis feliĉegan semajnfinon studan.

Kun inda tosto al la memoro de Paul Gubbins, la vespera manĝado pasis agrable ĉe loka trinkejo, kiun posedas la brita aktoro Neil Morrissey. Se ni malkovris nur unu novan lernendan fakton ĉe la trinkejo, estis, ke “bovinoj muĝas”. Tion lernis ni ridante, per kanto.

La amikeco kaj teo fluis libere, interrompitaj per studtempoj profundaj. Ni kunvojaĝis tra temoj poeziaj, literaturaj, kulturaj, historiaj, politikaj, kaj ĉiam amuzaj kaj viglaj. Ni sentís sin tute hejmaj, inter amikoj esperantistaj. Preskaŭ neniaj anglaj vortoj eskapis el la buŝoj de la ĉeestantoj.

Per la gvidado de Malcolm Jones kaj Jack Warren, la lernado estis sufiĉe taŭga, kaj kompreneble limpuŝis bone la nivelon de ĉies kapablo. Tie vizito al la Butler-Bilblioteko certe ankaŭ necesis, kaj mi trafoliumis librojn por flanka esplora historia projekto, kiu parte inspiris mian ĉeeston.

Finfine jam temp’ estí, kaj ni devis foriri, sed ne sen vizito al la enoficeja butiko por aĉeti multajn novajn librojn kaj forpreni multajn brokantajn tekstojn. Ni ne adiaŭis sed nur ĝisis, kaj sciis kore, ke ni ja en Esperantujo renkontos, ie, iam, baldaŭ.

En la kristnaska periodo de 2015, dum ŝi serĉis ĉe YouTube konsilojn por instrui lingvoakiran kapablon al infanoj, Kelly Payne trovis la prian TEDx-prelegon de Tim Morley.

Estinte adeptulo de la komedio Red Dwarf, ŝi rekonis la nomon de Esperanto kaj do kontaktis EAB kaj rapide kompletigis la senkostan poŝtan kurson, sub la lerta instruado de Malcolm Jones.

Ŝi poste ĉeestis la Britan Kongreson en Liverpolo, la kursojn Lernu kaj Lernu Plu, Somerlernejon, kaj eĉ aliĝis al la Drondo en Londono kaj novembra kunveno de Junularo Esperantista Brita!

Damon Lord lernis Esperanton en 1996 kaj helpis organizi la Britan Kongreson en 1999. Kimro, li nun loĝas en Anglio kun siaj edzino kaj filo. Li reesperantistiĝis en 2010, kaj revigliĝis pasintjare en Esperantujo, dank’ al Duolingo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.

<<  [981]  >>