Rekte al la artikolo

Frazumado kaj fakularo

<<  [982]  >>

La Universitato de Liverpolo, jam okaziginte la Buchanan-Majstroklason tuj antaŭ la Brita Kongreso, plie ofertis Esperanton en oktobro, kiam ĝi prezentis vespere je la 20-a la Buchanan-prelegon. Ĉeestis dudeko da homoj, inkluzive de jamaj esperantistoj, lokaj studentoj, kaj fakularo.

Bildo

Ambaŭ fotoj: Peeter Aitai.

(Pli granda bildo)

Ĉefprelegis profesorino Sabine Fiedler (en la foto) de la Universitato de Lepsiko (Leipzig) pri “frazumado kiel kultura spegulo”, donante ekzemplojn en Esperanto, la angla kaj la germana.

Poste la Buchanan-lekciisto, profesoro Wim Jansen de la Universitato de Amsterdamo montris, kiel Esperanto povus servi kiel kompreniga pordo al malpli konataj kulturoj. En sia prelego li uzis Esperanton por doni klarigajn signifojn al frazoj kaj proverboj el la eŭska, kiujn klarigi per la angla apenaŭ eblus.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>