Rekte al la artikolo

Timige aktuala

<<  [982]  >>

Anna Lowenstein

La danĝera lingvo: studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto, nova reviziita eldono. Ulrich Lins. UEA: Rotterdam, 2016.

Estas apenaŭ imageble, kiel dum la 30-aj jaroj Germana Esperanto-Asocio luktis kaj tordiĝis, provante konvinki la instancojn, ke tamen ĝiaj celoj ne kontraŭas tiujn de la Naci-Socialisma (nazia) Partio. Ĝi faris ĉion fareblan por pruvi, ke interesiĝo pri Esperanto ne signifas mankon de germana patriotismo, kaj purigis sian membraron ne nur je judoj, sed ankaŭ je komunistoj kaj aliaj, kiuj montris sian kontraŭstaron al la reĝimo.

En oktobro 1933 Germana Esperantisto publikigis plurpaĝan tradukon de parolado de Hitler, dum la Esperanto-Unuiĝo de Saksaj Geinstruistoj eldonis informilon La Nova Germanlando, kiu estis dissendita al sepdek landoj. Laŭ Lins, aŭtoro de La danĝera lingvo: “[…] tiu ĉi pamfleto apartenas pro sia klare kontraŭjuda tendenco al la plej fiaj presaĵoj iam eldonitaj en la lingvo de Zamenhof.” (p. 92)

Bildo

Tio, kio estas nekomprenebla por nuntempa leganto, estas kiel la estraranoj de GEA povis samtempe kombini tian pensadon kun amo al Esperanto – kaj, cetere, kiel ili klarigis al si la fakton, kiun ili preferis ne elstarigi, ke la lingvo estas kreita de judo. Ĝojiga estas tamen la konstato, ke kiam la Esperanto-grupo en Magdeburg en 1934 aldonis al sia statuto la paragrafon, ke ne-arjoj (tio estas: judoj) ne rajtas membriĝi en la asocio, kvarono de ĝiaj membroj tuj propravole eksiĝis.

Kaj tamen tiuj instancoj, kiuj tiom timis Esperanton, ne mal­pravis. Evidente la esperantisma idealo ebligi justan komunikadon kaj interkompreniĝon inter la popoloj estis la absoluta malo de la nazia kredo, ke la ĝermana raso estas supera al ĉiuj aliaj.

Ĉi tiu libro priskribas periodon, kiun nur la plej maljunaj homoj ankoraŭ memoras – kaj tamen, kiam oni aŭdas, ekzemple, ke la urbaj instancoj de Bjalistoko ne plu volas honori unu el siaj plej famaj filoj, ŝajnas, ke la okazaĵoj rakontitaj en ĉi tiu libro ne plu rilatas al fora pasinteco, sed fariĝas timige aktualaj.

Estas paradoksa afero, ke kiam oni komencas persekuti Esperanton, tio en si mem estas la pruvo pri ĝia sukceso. La patro de Zamenhof persvadis la cenzuriston aprobi publikigon de la Unua Libro per la insisto, ke ĝi estas “nedanĝera sensencaĵo”. Sed post kelkaj jaroj la instancoj komencis rimarki, ke tamen Esperanto ne estas nura stultaĵeto, sed vere funkcianta lingvo, kiu efektive faciligas kontaktojn inter rusoj kaj eksterlandanoj, kaj tiel enportas ideojn danĝerajn (laŭ ili) el eksterlando.

En la postrevolucia fervoro la sovetaj instancoj aktive kuraĝigis korespondadon en Esperanto inter sovetaj kaj eksterlandaj laboristoj, kaj miloj da leteroj estis tradukitaj por la nacilingvaj gazetoj. Okazis ankaŭ vizitoj de alilandaj kamaradoj, kaj denove Esperanto ludis esencan rolon. Tamen iom post iom la instancoj konstatis, ke tiu tro facila komunikado havas ankaŭ nedeziratajn sekvojn. Povante skribi libere inter si, okcidentaj laboristoj komencas starigi tro tiklajn demandojn al siaj rusaj kamaradoj. Fine de la 20-aj jaroj Sovetlanda Esperantista Unuiĝo (SEU) ne plu favoris individuan korespondadon, sed organizis kunvenojn, en kiuj oni kolektive diskutis, kiel respondi al ricevitaj leteroj laŭ aprobitaj ŝablonoj.

Tragedia estis la sorto de tiuj sovetaj esperantistoj, kiuj malaperis dum la Granda Purigado de 1937 kaj 1938. Ĝenerale ilia “krimo” estis kontaktoj kun eksterlandanoj, kio en si mem ne estis kontraŭleĝa kaj kelkajn jarojn pli frue estis eĉ aktive kuraĝigata, do ili ne komprenis ĝis la lasta minuto, kial ili estis senaverte arestitaj. Inter ili estis Ernest Drezen, la prezidanto de SEU, kiu heroe strebis adapti la politikon de la asocio al ĉiu nova zigzago de la oficiala soveta lingvopolitiko. Ne nur esperantisto, sed ankaŭ sincera komunisto, li estis mortpafita en 1937.

Ĉi tiu libro kun sia densa teksto kaj aro da piednotoj en ĉiu paĝo sendube donos al multaj leguntoj terure timigan impreson. Mi mem dum jaroj neniam kuraĝis fronti ĝin, ĝis mi finfine eklegis ĝin kadre de la Esperanto-sumoo. Por aliaj hezitemuloj, mia rekomendo estas: legu rapide, ne tro enmarĉiĝu ĉe detaloj, kaj vi trovos rakonton nekredeble atentokaptan kaj instruan. Per ĉi tiu libro vi multe lernos ne nur pri la persekutoj kontraŭ Esperanto, sed ankaŭ pri la fruaj historio kaj evoluo de la Movado.

Ĉi tiu nova eldono estas funde reviziita, prenante en konsideron nove disponeblajn dokumentojn el la soveta periodo, kaj aliajn esplorojn intertempe aperintajn. Kelkaj partoj estas koncizigitaj, precipe rilate al la soveta movado, sed la sekcio “Persekutoj en orienta Azio” estas entute forigita. La aŭtoro klarigas en sia enkonduko, ke tiuj persekutoj rilatis unuavice ne al Esperanto mem, sed al la politika agado de ĝiaj adeptoj. Tiel li bedaŭrinde malaperigis interesan ĉapitron el la historio de nia lingvo, kiu almenaŭ al la plejmulto da okcidentaj esperantistoj estas apenaŭ konata. Kvankam la koncizigo certe faciligas la aliron por ĝenerala leganto, seriozaj esploristoj povus preferi la unuan, pli detalriĉan eldonon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>