La Brita Kongreso de Esperanto 2009
La 2009 Brita Kongreso de Esperanto estas ĉe Sarum College, Salisbury, de 2009-aprilo-17 ĝis 20. ^ Iri al la supro
Programo
vendredo
- 3.00 ptm Kongresejo malfermiĝas
- 4.00 ptm Artisma Promenado (Joyce Bunting)
- 5.00 ptm William Butterfield, brita arkitekto (David Bisset)
- 6.30 ptm Tagmanĝo
- 8.00 ptm Malfermo: gastoj, nova poemo (Marjorie Boulton)
- 9.00 ptm Asterikso (Andrew Weir)
sabato
- 8.30 atm Matenmanĝo
- 9.30 atm Esperanto - ne nur lingvo? (David Kelso)
- 10.30 atm Kafpaŭzo
- 11.00 atm EAB-jarkunveno
- 1.00 ptm Lunĉo
- 2.30 ptm Gaston Waringhien: Zamenhofologo (Graham Blakey)
- 3.30 ptm Libera tempo aŭ Apudkatedrala Promenado (David Bisset)
- 4.30 ptm JEB Jubilea celebrado
- 5.15 ptm Preparado por UK (Przemek Wierzbowski)
- 6.30 ptm Tagmanĝo
- 8.00 ptm Thomas Hardy (Paul Gubbins)
- 9.00 ptm Kvizo, muziko, ktp.
dimanĉo
- 8.30 atm Matenmanĝo
- 9.30 atm Ekumena Diservo en la Kapelo (Geoff Wood kaj Martyn McClelland gvidas)
- 10.15 atm Esperanto-ĉu parazito? (Hugh Reid)
- 11.00 atm Kafpaŭzo
- 11.30 atm Drondoj (Derek Tatton)
- 1.00 ptm Lunĉo
- 2.30 ptm Deklamita teatraĵeto: La Sonĝo de la Kursgvidanto de Marjorie Boulton (Paul Gubbins kaj aktoroj)
- 3.15 ptm Libera tempo
- 4.15ptm Prezentado pri George Herbert en la Kapel); estos novaj tradukoj
- 5.15 ptm La Frazmelodio, en Internacia Perspektivo (John Wells)
- 7.00 ptm Bankedo (White Hart Hotel); Bonvenon al Kimrio (Harry Barron); muziko
Lundo
- 9.30 atm Ekskurso (Bemerton, Avebury Ring kaj Old Sarum)
Kongresurbo
Salisbury estas bela, katedralurbo, ĝi abundas en kulturaĵoj. Ĝi estas atingebla de Londono per buso kaj trajno (po 90 minutoj). La flughavenoj de Southampton, Bournemouth kaj Bristol estas tre apude. En la retejo http://www.visitwiltshire.co.uk/salisbury/home vi trovos detalojn pri Salisbury kaj la ĉirkaŭaĵo. ^ Iri al la supro
Kongresejo
La kongresejo, Sarum College, situas en la apudaĵo de la katedralo. Ĝi havas altkvalitajn ĉambrojn kaj estas bela, trankvila loko. Baro kaj trinkaĵmaŝino haveblas. Kongresanoj devas mem mendi tranoktadon kaj pagi rekte al la kolegio. Bonvolu mendi frue por rezervi ĉambron. Tel: +44 (0)1722 424800, retpoŝto: hospitalitysarum.ac.uk
Se vi ne volas tranokti en la kolegio mem, la turista oficejo en Salisbury (tel. +44 (0)1722 334956) aŭ la 'Vizitu Wiltshire; Kien-Tranokti' retejo helpos vin trovi kaj mendi loĝejon.
Apud la kolegio vi povos esplori je La katedralo, la 'Close' (spacoj kaj konstruaĵoj ĉirkaŭ la katredalo), Mompesson House, la milita muzejo, la muzejo Salisbury, antikvaj tavernoj kaj apudriveraj kampoj.
Inter lokaj vidindaĵoj estas Stonehenge kaj Wilton House; pertrajne atingeblas Bath, Abatejo Romsey kaj The New Forest. ^ Iri al la supro
Kongresaj temoj
La heredaĵo de Ludovic Zamenhof kaj la literatura, arkitektura kaj historia facetoj de Salisbury kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.
Konversaciaj klasoj kaj gramatikaj konsilsesioj haveblos, kaj librovendejo.
La Bankedo okazos je dimanĉovespero en la bela White Hart Hotel kiu datumas de 1800; ĝi situas apud St. Anne's Gate (pordego de Sankta Ana), 5 minutoj for de la kongresejo. ^ Iri al la supro
Ekskurso
Lundon de 09:30 ĝis 15:00 (provizoraj horoj), nedeviga ekskurso vizitos Old Sarum kaj Avebury Ring. La prezo estas decidota. Bonvolu indiki vian intereson (supre) kiam vi mendos vian kongresaliĝon. Se via havas tiun, National Trust kaj/aŭ English Heritage karto utilos.