Fotoraporto pri la brita-skota kunkongreso okazinta en la skotlanda ĉefurbo de la 20-a ĝis la 22-a de aprilo ĉi-jare.
István Ertl kaj Ed Robertson: la gastparolanto tri fojojn prelegis.
Marteno Miniĥ.
Prezidis la jarkunsidon de Esperanto-Asocio de Britio profesoro John Wells, kiu estas reelektita prezidanto: ankaŭ Clare Hunter estas reelektita kasisto.
Internacia etoso: litova esperantisto Gražina Opulskienė babilas kun irlandano Seán Ó Riain.
Bonan bankedon ĝuas István Ertl kaj Margarita Želve, el Latvujo.
La skotan parlamenton vizitis du grupoj da esperantistoj: jen reprezentantoj de minimume ok landoj.
István Ertl babilas kun Seán Ó Riain.
Brile pianludis Francesco Maurelli, italo studanta en Edinburgo.
Brian Barker: sukcesa kaj senlaca organizanto de diversaj iniciatoj por altigi la vidatecon de Esperanto en Britujo.
Kimra kontribuo kunkongresa: Harry Barron kaj Hilary Chapman kalkulas la voĉojn en la EAB-elektoj.
Rolf Fantom klarigas la regulojn – se entute tio eblis – de la komedio-kvizo al Jakvo Schram el Belgujo, kaj Gražina Opulskienė el Litovujo.
Graham Blakey kaj Helen Fantom.
Imponis la esperantistoj la debatejo de la skota parlamento.
Joyce Bunting prizorgas la librobudon, dum Dominique kaj Angela Tellier decidas, ĉu aĉeti.
Bill Walker, Arthur Prent kaj Ron Lynn diskutas eron en la kongresa programo.
La kunkongresan emblemon desegnis Tim Owen.
Hju Rid kaj Clare Hunter, du el la organizantoj de sukcesa kaj ĝuinda kongreso, malstreĉiĝas dum la bankedo.
István Ertl, Marteno Miniĥ, kaj Rolf Fantom dum la komedio-kvizo.
Atente aŭskultas kongresanoj la prelegojn: de maldekstre Sally Phillips, Peter Bolwell, Bill Walker kaj Anica Page.
Pretaj voĉdoni en la elektoj por prezidanto kaj aliaj funkciuloj de Esperanto-Asocio de Britio estas, de maldekstre, Ian Mac Dowall, Terry Page, Angela Tellier kaj Sally Phillips.
Skotdevena Girvan McKay, nun loĝanta en Irlando, pozas kun la Wells-vortaro.
Peeter Aitai: unu el la motoroj de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio kun, fone, ties prezidanto Graham Blakey.
John Wells kaj Francesco Maurelli atendas sian vicon voĉdoni en la EAB-elektoj.
Ĉe la kongresejo oni bone manĝis.
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2012.