Rekte al la artikolo

U3A (Universitato de la Tria Aĝo)

<<  [945]  >>

Malcolm Jones

Kun hontiga malfruo mi plenumas mian promeson al sinjoro Lawrence Mee verki raporteton pri bonega seminario, kiun ni ambaŭ ĉeestis en York, la 12-an de majo. S-ro Mee transprenis de sinjoro Johano Rapley la respondecon por Esperanto-aferoj ĉe U3A, kaj invitis min — lingvoinstruiston Esperantistan — helpi lin prezenti Esperanton al la ĉeestantoj. Miavice, mi invitis sinjorinon Edith Sheldrick, atestanton pri la efiko de Esperanto-lernado dum la 'tria aĝo', kiu ankaŭ interesiĝas pri U3A.

La tagon kune organizis U3A kaj BBC, kun financa helpo de BBC-Edukado kaj kun la titolo 'Lingvo: fenestro al kulturo'. Ĉeestis iom pli ol kvardek homoj, precipe organizantoj de lokaj U3A-grupoj kaj/aŭ ties lingvokursoj, sed ankaŭ iuj iliaj studentoj.

Serio de prelegoj montris grandan interesiĝon ĉe multaj U3A-anoj pri fremdaj lingvoj — precipe la plej konataj eŭropaj — kaj grandajn problemojn ĉe la kursgvidantoj, kiuj frontas grupojn, en kiuj troviĝas homoj kun la plej diversaj lingvaj fonoj kaj nunaj bezonoj. Ni sentis nin hejme tie!

Dum konversaciaj periodoj, homoj interŝanĝis spertojn iom pli leĝere pri instrumetodoj, materialoj kaj grupaktivaĵoj. Rimarkinde estis, ke, kiam ni ar(et)iĝis en niajn 'lingvajn grupojn', nur la Esperantistoj tute ne krokodilis: la 'francistoj' — supozeble la plej spertaj el ĉiuj — apenaŭ uzis 'sian' lingvon, kaj la 'germanistoj' foje uzis la germanan sed ofte cedis al la angla… Ĉu plia — por ni superflua — indiko, ke tiuj naciaj lingvoj tre, eĉ tro malfacilas?

Bedaŭrinde, ni ne havis lokon en la prelegprogramo, sed ni rajtis starigi ekspozicieton. Tion ni faris, kaj iuj prelegantoj ja aludis, pozitive!, pri niaj ĉeesto, lingvo kaj ekspozicio. Aparte gravis niaj intervenoj, kiam temis pri U3A Internacia kaj ĝia Traduk- kaj Interpretservo! Pluraj homoj petis de ni pliajn informojn kaj kunprenis foliojn aŭ lecionojn.

Ŝajnas, ke U3A vere estus bona kampo por nia kunlaboro. La organizinto de la tago laŭdis nian 'prezenton' kaj promesis envicigi Esperanto-prelegojn en venonta tia seminario. Dume, ĉiuj legantoj de tiu ĉi raporteto povus demandi ĉe sia loka U3A pri la hav- aŭ starig-ebleco de Esperanto-kurso kaj informi al sinjoro Lawrence Mee pri la reagoj!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de novembro-decembro 1998.

<<  [945]  >>