Rekte al la artikolo

La neverŝajna esperantisto

<<  [978]  >>

Carys Goldy

Alvenas okazo en la vivo de ĉiu viro, kiam li estas devigata meti la volon de amikino super sia propra volo. Por mi alvenis tiu okazo, kiam mi konsentis pasigi kelkajn feri­tagojn kun mia amatino ĉe – el ĉiaj aferoj – Esperanto-kurso.

Tio estos nova travivaĵo por ni ambaŭ, kvankam Tina jam entuziasme legis artikolojn kaj librojn priajn, kaj provis multajn fojojn instigi ankaŭ min interesiĝi pri la lingvo – sensukcese. Kial lerni artefaritan lingvon, kiun preskaŭ neniu parolas? Ne plaĉis al mi vojaĝi eksterlanden aŭ lerni fremdajn lingvojn. Mi fakte ne multe ŝatis fremdulojn, aparte tiujn, kiuj laŭ la gazetoj enŝovas sin en nian landon por ekspluati la socialan kason, al kiu perimposte kontribuas mi, kaj kiuj rifuzas lerni nian lingvon. Tamen mi ne emis esprimi sentojn tiajn al Tina.

Ĉiaokaze, ni alvenis ĉe la kursejo, agrabla malnovstila domo ĉirkaŭata de arboj portantaj belajn aŭtunajn kolorojn. Tie bonvenigis nin nia gastiganto kaj kurs­instruisto per la strange militeca esprimo “Saluton”, al kiu respondis Tina kun larĝa rideto de rekono, kaj mi kun pli malentuziasma ĝentileco. Mi estis iom singarda kontraŭ tio, ke oni povos varbi min kontraŭ mia volo en la “klubon”. Tamen mi vane maltrankviliĝis, kaj mi sentis nur bonvenon sen ia ajn trudemo. Tina, aliflanke, jam aliĝis al la “klubo” en la daŭro de kvin minutoj.

Ŝi vere sentis sin hejme en tiu medio, babilante esperante kun la aliaj komencantoj, ridetante, kiam oni atentigis ŝin pri eraroj, postulante respondojn al sen­nombraj demandoj, aĉetante librojn sufiĉajn por tuta vintro (eĉ kelkaj vintroj) da legado, kaj ĵetante sin plenkore en ĉiujn agadojn de la kurso. Mi rigardis kaj admiris – eĉ enviis. Tamen mia propra travivaĵo aliis. Ne por mi tia natura apartenado al la grupo, tia ĝojiga akcepto de la celoj de la esperanta movado. La etoso de la kursanoj perturbis mian komforton anglecan, kaj mi sentis min fremdulo en stranga lando.

Sed samtempe mi ne povis malhelpi, ke mi ŝatis la kurson. La gramatika konstruado de la lingvo estis sufiĉe logika kaj facile lernebla, ke ni ĉiuj – eĉ mi – baldaŭ skribadis kaj paroladis simplajn frazojn. Ni aŭskultis surbendigitajn esperantajn prelegojn el la tuta mondo – ne por kompreni la enhavon, sed por aŭdi la prononcon de spertaj parolantoj, kaj mi miris pri la belo, la muzika ritmo de la sonoj, eĉ parolataj de la fremduloj.

Esperante ni ludis ludojn kaj kantis kantojn, ni vizitis la vastan bibliotekon: mi neniam divenis, ke troviĝas tiom da libroj tradukitaj en Esperanton, kaj eĉ verkitaj originale en tiu lingvo. Romanoj ĉiaĝenraj, dramoj, poezio, divers­fakaj studlibroj, revuoj, libroj por infanoj, komencantoj kaj lingvistoj. Ĉio ĉi certe ne estis bagatela verkaro de diletantoj. Jen kulturo kun propraj filozofio, ŝercoj, kutimoj, moroj, historio. Mi estis imponita.

Ni lernis pri la fondinto de la movado, iu Zamenhof, kiu klare estis inteligenta kaj prudenta, ankaŭ alte morala homo, kiu volis plibonigi la vivon de siaj divers­naciaj samlandanoj, kreante por ili komunan lingvon, per kiu ili ĉiuj povus kompreni unu la aliajn. Kaj oni instruis al ni iom pri la interna ideo de Esperanto: frateco, egaleco kaj justeco inter ĉiuj nacioj kaj nacianoj.

Oni klarigis, kial tiuj idealoj estas atingeblaj nur per internacia lingvo kiel Esperanto. La tuto sonis ege laŭdinda.

Ĉion ĉi ni lernis de lerta instruisto en trankvila medio kun bongustaj manĝoj kaj inter kelkaj el la plej agrablaj kaj interesaj homoj, kiujn mi iam renkontis – eĉ tiuj de eksterlando. Fine de la kurso Tina feliĉe enaŭtiĝis kun 25 libroj, ses revuoj, kvar DVD-oj, la retpoŝtaj adresoj de ĉiuj en la kurso, du T-ĉemizoj, plenmano da verdstelaj insignoj kaj aliĝilo por la sekva universala kongreso. Ŝia vizaĝo brilis pro ĝojo, kvazaŭ trezorejon ŝi ĵus trovus, kaj mi sciis, ke la semajnfino plene sukcesis.

Al ŝi. Mi certe ne volis rompi ŝian gajan humoron, dirante, ke, malgraŭ tio, ke mi ŝatis la kurson, trovis agrablaj la partoprenantojn, juĝis bela kaj lerta la lingvon, kaj eĉ konsentis almenaŭ teorie kun multaj ideoj tie prezentitaj, mia koro tamen restis nemovita. Ankoraŭ fremdulojn mi ne fidis. Ankoraŭ mi opiniis, ke la angla estas evidenta elekto kiel inter­nacia lingvo – se ja necesus tia. Kaj maltrankviligis min tio, ke subkulturo de internaciistoj – multaj el ili fremduloj – eble multobliĝos sufiĉe por minaci la komfortan anglecon, kiu nutris kaj ŝirmis min kaj mian prafamilion dum jarcentoj. Ja, kiom ajn bona sonis la esperantista vidpunkto, tiu estis simple tro malproksima de mia. Jen fremda mondo, en kiu mi ne sentis min hejme.

Poste Tina kaj mi ne parolis pri la kurso. La vivo daŭris kun la kutimaj zorgoj kaj ĝojoj de la geedza ekzisto. Ŝi ĵetis sin plene en esperantistan vivon – kongresojn, kunvenojn, korespondajn kursojn. Mi montris nur supraĵan intereson kaj neniam malkaŝis miajn verajn sentojn. Kaj ŝi neniam demandis. Ni ambaŭ komprenis la saĝecon diskuti nur temojn, kiuj nin kun­igus, ne apartigus.

Kaj tiel pasis 20, 30, 40 jaroj. Tina kreskis esperantiste kaj persone, kaj iĝis konata kaj amata lumo en la esperanta mondo, prelegante, instruante, verkante. Mia vivo, aliflanke, kondukis min laŭ vojo de kronika depresio kaj fine al mensa kolapso – pro laborpremoj, oni diris, sed mi sciis, ke temis pri io pli profunda, pri sento de perdiĝo, senhejmeco en la animo, pro kialoj nedifineblaj, sed nepre trovendaj.

Tiel mi eble estus restinta en tiu sencela duonekzisto, se ne okazis al mi vivŝanĝa renkontiĝo. Kliento ĉe la oficejo, kie mi laboris, esprimis opinion pri “fiaj fremdulaĉoj”, kiun eĉ mi trovis netolereble ksenofobia. Lia abomeno forte frapis min, kaj dum kelkaj tagoj mi pripensis tiun okazon, ŝokita de la malamo kaj nescio aŭdeblaj en lia voĉo. Sed ne nur tio: mi vidis brutale spegulita en liaj okuloj ankaŭ mian ksenofobion.

Kaj venis al mi kvazaŭ-kugla konstato, ke kiom ajn komforta, konata estas tiu mallarĝmensa naciisma vidpunkto, kiom ajn mi sentas min hejme en ĝia sorĉa brakumo, mi ne plu trovas inda tian individuon, kiu malamas kaj malfidas ĉion fremdan, kiu rigardas alinacianojn kiel duarangajn civitanojn. Mi volis meti min kiom eble plej longe for de tiu ksenofobia kliento, fuĝi el la domo de miaj prapatroj, de miaj prapensoj, al nova loĝejo, fremda, jes, sed pli inda, pli ĝusta.

Necesis konfeso. Tina meritis klarigon pri miaj jardekoj da indiferento pri ŝia amata fako. Sed kiel reagus ĉefrolanto en Esperantujo pri la scio, ke ŝi havis naciistan ksenofobian edzon – eĉ se nun ne plu? Certe esperantisto neniam povus ami naciiston kiel min. Kiam mi informis ŝin, ŝi dummomente silentis, tiam respondis mallaŭte: “Mi diros al vi, kiujn amas esperantistoj. Homojn! Homojn ili amas, ĉiaspecajn, ĉiapensajn, ĉiapartiajn – ne gravas. Pri tio temas Esperanto.”


La malnova domo, kie okazis nia unua esperanto-kurso, ne plu staras. Anstataŭe oni tie konstruis novan, laŭmendan kursejon, helan kaj grandspacan. Ekstere la arboj pluvivas, pli altaj nun, kaj burĝon­antaj kun la verdiĝantaj folietoj de fruprintempo. Interne, deko da komencantaj esperantistoj diligente studas esperantajn participojn dum semajnfina kurso. La grupo konsistas el tri studentinoj, komercisto, kamionisto, profesoro pri lingvoj, kelkaj polaj agrikulturaj help-laborantoj, 14-jara knabo – kaj maljuna eksnaciisto kun la ĝojo de alhejmiĝo en la koro.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2015.

<<  [978]  >>