Rekte al la artikolo

Fuĝo ne eblas (sed nefuĝo belas)

<<  [981]  >>

Clare Hunter

Bela vetero, glaciaĵoj, bongustaj manĝaĵoj. Ankaŭ mi tre ŝatas tiujn kialojn vojaĝi eksterlanden, sed mi havas unu plian: pasigi iom da tempo for de Esperanto. Apenaŭ imageble, ĉu ne? Ĉiun jaron miloj da homoj vojaĝas eksterlanden aparte por viziti Esperantujon! Kaj mi tute bone konstatas tion. Sed por homoj, kiuj pli-malpli ĉiun tagon devas okupiĝi pri Esperanto post reveno de la laborejo, kiel ekzemple mi dum la lastaj – kiom? – sep jaroj, estas agrable ne devi respondi al retpoŝto dum eta momento. Do, unu celo de niaj eksterlandaj aventuroj pasintjare estis ne pensi pri Esperanto. Ĉu vi kredas, ke ni sukcesis?

Aldone al la kutima tutsemajna fuĝo, kiun faras ĉiuj, ni pasintece malkovris, ke eblas multe pli turismumi, per frua sabata flugo kaj malfrua lunda reveno okaze de la publikaj feriotagoj. Do en malfrua majo ni iris al Gotenburgo, Svedio por kelktaga ripozado. Jen plaĉa urbo. Kaj kion ni vidis ne longe post nia alveno?

Bildo

Ne ofte en la vivo io tia okazas! Ni do troviĝis en Esperantoplatsen, eĉ sen scii, ke ĝi ekzistas! Rapide tio evidentiĝis.

Bildo

Tre plaĉe kaj ne atendite! Kaj kiel lerta ideo uzi herbejon kaj betonon por krei subpiedan Esperanto-flagon. Do, sensukcesa komenco al nia provo forlasi Esperanton en la hejmo, sed sam­tempe ni ridetis pro la ironio kaj ĝuis la sperton.

En aŭgusto ni vizitis Litovion dum unu semajno, fluginte rekten al Kaunas. La unuan tagon ni faris malmulton, sed la sekvan matenon ni esploradis la urbon, kiam Tim fingromontris ion:

Bildo

Mi ne povis kompreni, kiel ĝuste tia strato troviĝas en relative rimarkebla loko en la dua urbo de la lando. Tim klarigis al mi, ke la edzino de Ludoviko Zamenhof loĝis kun sia familio en Kaunas, kiam li ekkonis ŝin, do jen la verŝajna kialo. Foje povas esti utile loĝi kun iu, kiu interesiĝas pri la historio de Esperanto. Ne ofte, sed …

La finan semajnfinon de Aŭgusto ni vizitis Pragon. Tiun belan urbon ni jam vizitis unufoje – dum la somero de 2009, kiam ni survojis al Internacia Junulara Kongreso en Liberec – sed ĉi-foje ni intencis pasigi tute sen-Esperantan semajnfinon en la ĉeĥa ĉefurbo. Ĉu ni sukcesis? Kompreneble ne! Ni apenaŭ estis dek minutojn en la urbocentro, kiam ni rimarkis ĉi tiun brikaron:

Bildo

Ŝajnas, ke kontraŭ iom da mono oni povas aĉeti kaj pentri ĉi tiujn briketojn, kiuj troviĝas ĉe unu el la ĉefstratoj, ne tro longe for de la stacidomo. La lokaj esperantistoj ne maltrafis la okazon varbi pri la internacia lingvo, kaj aĉetis pli da briketoj ol iu alia.

“Almenaŭ,” mi pensis al mi mem, “mi nun jam vidis la esperantaĵon de ĉi tiu ferio kaj povos ripozi dum la restaĵo de mia tempo en Prago.”

Sed ne! La sekvan tagon ni forlasis la urbocentron kaj serĉis unu el la antaŭurboj, kiu nomiĝas Vyšehrad. Survoje ni iom perdiĝis kaj sen­intence alvenis ĉe iu grandega kongresejo. Dum ni serĉis la ĝustan vojon, mi rimarkis grandan ŝtonon, sur kiu estis verda stelo. “Ne, ne povas esti …” mi pensis al mi … sed evidentiĝis ke en ĝuste ĉi tiu kongresejo okazis la Universala Kongreso en 1986:

Bildo

Kelkajn semajnojn poste ni denove feriumis, ĉi-foje en Kroatio. Iun tagon ni vizitis la havenurbon Rijeka kaj, dum ni promenis laŭ unu el la ĉefstratoj, denove kaptis mian atenton ŝtono kun gravurita stelo. Mi apenaŭ povis kredi la okulojn, kiam mi pliproksimiĝis kaj konstatis, ke ĝi ja estas Esperanta stelo, kaj ke ĉi tiu konstruaĵo iam estis la sidejo de la Adriatika Ligo Esperantista, asocio pri kiu mi neniam antaŭe ion aŭdis!

Bildo

La sekvan semajnon ni vojaĝis norden al Zagrebo. Tiun urbon mi jam vizitis multfoje kaj mi tre bone konas la vojon inter la ĉefplaco kaj la stacidomo. Imagu do la ŝokon, kiun mi ricevis, dum mi promenis laŭ strato, laŭ kiu mi jam promenis almenaŭ dekfoje en la vivo, kaj kie mi sentis min sekura kontraŭ ĉiuj esperantaĵoj… kaj ekvidis ĉi tiun ŝildon!

Bildo

La ŝildo klarigas, en la kroata, ke en ĉi tiu konstruaĵo estis la redakcio de Kroata Esperantisto, la unua Esperanto-gazeto en Kroatio. La gazeton oni unuafoje eldonis je la 10-a de aprilo 1909 kaj la ŝildon oni starigis por festi la okdekjaran datrevenon en 1989. La teksto estas sufiĉe malgranda, do verŝajne pro tio mi la ŝildon neniam antaŭe rimarkis.

Pri unu plia Esperantaĵo en Zagrebo mi tamen ja antaŭsciis pro antaŭa vizito, kaj tiun mi kaj Tim poste decidis viziti por kvazaŭ plenigi nian kolekton. Apud la ĉefplaco troviĝas bela tridimensia mapo de la urbo, kaj ĉe unu flanko de ĝi estas eta movebla sfero, sur kiu estas skribita la vorto “bonvenon” en multaj lingvoj. Dum mia unua vizito al Zagrebo mi miris pri tio, ke ankaŭ Esperanto estas unu el la lingvoj uzataj, sed nun mi kredas, ke nenio tiurilate plu kapablas mirigi min!

Bildo

Forlasinte Kroation ni pasigis kelkajn tagojn en Ljubljano, Slovenio, antaŭ ol forflugi hejmen de Triesto, Italio. Kion vi imagas, ke ni rimarkis dumpromene?

Bildo

Do jen, kiom sukcesa estis mia sen-Esperanta somero! Mi esperas, ke mi ne estas la sola, kiun Esperanto persekutas – ĉu ankaŭ aliaj kelkfoje trovas tute neatenditajn Esperantaĵojn dum siaj vojaĝoj?

Maltiom da tempo, tiom da Esperantaĵoj!

Ĉu ankaŭ vi rimarkis ion tian dum viaj ekster-Esperantujaj ekskursoj? Se jes, bonvolu sendi la fotojn por venonta eldono de La Brita Esperantisto!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.

<<  [981]  >>